Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Sentencoj - Sentencoj 22

Sentencoj 22:4-10

Help us?
Click on verse(s) to share them!
4Por humileco kaj timo antaŭ la Eternulo Oni ricevas riĉecon kaj honoron kaj vivon.
5Dornoj kaj retoj estas sur la vojo de malbonagulo; Kiu gardas sian animon, tiu malproksimiĝas de ili.
6Instruu knabon konforme al lia vojo, Kaj eĉ maljuniĝinte li ne dekliniĝos de ĝi.
7Riĉulo regas super malriĉuloj, Kaj kiu prunteprenas, tiu estas sklavo de la pruntedoninto.
8Kiu semas maljustaĵon, tiu rikoltos suferon, Kaj la kano de lia krueleco rompiĝos.
9Bonokululo estos benata; Ĉar li donas el sia pano al malriĉulo.
10Forpelu blasfemulon, kaj foriros malpaco, Kaj ĉesiĝos malkonsento kaj ofendo.

Read Sentencoj 22Sentencoj 22
Compare Sentencoj 22:4-10Sentencoj 22:4-10