1Kiel akvaj torentoj estas la koro de reĝo en la mano de la Eternulo: Kien Li volas, Li ĝin direktas.
2Ĉiuj vojoj de homo estas ĝustaj en liaj okuloj; Sed la Eternulo pesas la korojn.
3Plenumado de vero kaj justeco Estas al la Eternulo pli agrabla ol oferado.
4Fieraj okuloj kaj aroganta koro, Kulturaĵo de malvirtuloj, estas peko.
5La entreprenoj de diligentulo donas nur profiton; Sed ĉiu trorapidado kondukas nur al manko.
6Akirado de trezoroj per lango mensogema Estas vanta bloveto, retoj de morto.
7La rabo de malvirtuloj atakos ilin mem; Ĉar ili ne volis fari justaĵon.
8Malrekta estas la vojo de homo kulpa; Sed la agado de purulo estas ĝusta.
9Pli bone estas loĝi sur angulo de tegmento, Ol kun malpacema edzino en komuna domo.
10La animo de malvirtulo deziras malbonon; Lia proksimulo ne estas favorata de li.
11Kiam blasfemanto estas punata, senspertulo fariĝas pli saĝa; Kaj kiam oni instruas saĝulon, li akiras prudenton.
12La Justulo rigardas la domon de malvirtulo, Kaj Li faligas malvirtulojn en malbonon.
13Se iu ŝtopas sian orelon kontraŭ kriado de malriĉulo, Li ankaŭ vokos kaj ne estos aŭskultata.
14Sekreta donaco kvietigas koleron, Kaj donaco en la sinon, fortan furiozon.
15Farado de justaĵo estas ĝojo por la virtulo Kaj teruro por la malbonaguloj.
16Homo, kiu erarforiĝis de la vojo de prudento, Ekloĝos en komunumo de mortintoj.
17Kiu amas gajecon, tiu havos mankon; Kiu amas vinon kaj oleon, tiu ne estos riĉa.
18La malvirtulo estos liberiga anstataŭo por la virtulo, Kaj malpiulo por piuloj.
19Pli bone estas loĝi en lando dezerta, Ol kun malpacema kaj kolerema edzino.
20Ĉarma trezoro kaj oleo estas en la domo de saĝulo; Sed homo malsaĝa ĉion englutas.
21Kiu celas justecon kaj bonecon, Tiu trovos vivon, justecon, kaj honoron.
22Kontraŭ urbon de fortuloj eliras saĝulo, Kaj li faligas ĝian fortan fortikaĵon.
23Kiu gardas sian buŝon kaj sian langon, Tiu gardas sian animon kontraŭ malfeliĉoj.
24Fiera malbonulo, kiun oni nomas blasfemulo, Agas kun kolero kaj malboneco.
25La deziro de mallaborulo lin mortigas, Ĉar liaj manoj ne volas labori.
26Tuttage li forte deziras; Sed virtulo donas kaj ne rifuzas.
27Oferdono de malvirtuloj estas abomenaĵo; Kiom pli, kiam li ĝin alportas kiel pekoferon!
28Mensoga atestanto pereos; Sed homo, kiu mem aŭdis, parolos por ĉiam.