18Kaj ili embuskas sian propran sangon, Ili insidas siajn proprajn animojn.
19Tiaj estas la vojoj de ĉiu, kiu avidas rabakiron; Ĝi forprenas la vivon de sia posedanto.
20La saĝo krias sur la strato; Ĝi aŭdigas sian voĉon sur la placoj;
21Ĝi vokas en la ĉefaj kunvenejoj, ĉe la pordegaj enirejoj; En la urbo ĝi diras siajn parolojn.
22Ĝis kiam, ho malkleruloj, vi amos nescion? Kaj al blasfemantoj plaĉos blasfemado, Kaj senprudentuloj malamos scion?
23Returnu vin al mia predikado; Jen mi eligos al vi mian spiriton, Mi sciigos al vi miajn vortojn.
24Ĉar mi vokis, kaj vi rifuzis; Mi etendis mian manon, kaj neniu atentis;
25Kaj vi forĵetis ĉiujn miajn konsilojn, Kaj miajn predikojn vi ne deziris:
26Tial ankaŭ mi ridos ĉe via malfeliĉo; Mi mokos, kiam timo vin atakos.
27Kiam la timo atakos vin kiel uragano, Kaj via malfeliĉo venos kiel ventego, Kiam venos al vi mizero kaj sufero:
28Tiam ili min vokos, sed mi ne respondos; Ili min serĉos, sed min ne trovos.
29Tial ke ili malamis scion, Kaj timon antaŭ la Eternulo ili ne deziris havi,