Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Sentencoj - Sentencoj 18

Sentencoj 18:8-15

Help us?
Click on verse(s) to share them!
8La vortoj de kalumnianto estas kiel frandaĵoj, Kaj ili penetras en la profundon de la ventro.
9Kiu estas senzorga en sia laborado, Tiu estas frato de pereiganto.
10La nomo de la Eternulo estas fortika turo: Tien kuras virtulo, kaj estas ŝirmata.
11La havo de riĉulo estas lia fortika urbo, Kaj kiel alta muro en lia imago.
12Antaŭ la pereo la koro de homo fieriĝas, Kaj antaŭ honoro estas humileco.
13Kiu respondas, antaŭ ol li aŭdis, Tiu havas malsaĝon kaj honton.
14La spirito de homo nutras lin en lia malsano; Sed spiriton premitan kiu povas elporti?
15La koro de saĝulo akiras prudenton, Kaj la orelo de saĝuloj serĉas scion.

Read Sentencoj 18Sentencoj 18
Compare Sentencoj 18:8-15Sentencoj 18:8-15