7La buŝo de malsaĝulo estas pereo por li, Kaj liaj lipoj enretigas lian animon.
8La vortoj de kalumnianto estas kiel frandaĵoj, Kaj ili penetras en la profundon de la ventro.
9Kiu estas senzorga en sia laborado, Tiu estas frato de pereiganto.
10La nomo de la Eternulo estas fortika turo: Tien kuras virtulo, kaj estas ŝirmata.
11La havo de riĉulo estas lia fortika urbo, Kaj kiel alta muro en lia imago.