10Malbona puno atendas tiun, kiu forlasas la vojon; Kaj la malamanto de admono mortos.
11Ŝeol kaj la abismo estas antaŭ la Eternulo: Tiom pli la koroj de la homidoj.
12Mokanto ne amas tiun, kiu lin admonas; Al saĝuloj li ne iras.
13Ĝoja koro faras la vizaĝon ĝoja; Sed ĉe ĉagreno de la koro la spirito estas malgaja.
14La koro de saĝulo serĉas instruon; Sed la buŝo de malsaĝuloj nutras sin per malsaĝeco.
15Ĉiuj tagoj de malfeliĉulo estas malbonaj; Sed kontenta koro estas festenado.
16Pli bona estas malmulto kun timo antaŭ la Eternulo, Ol granda trezoro kun maltrankvileco ĉe ĝi.
17Pli bona estas manĝo el verdaĵo, sed kun amo, Ol grasa bovo, sed kun malamo.