9Pli bona estas homo negrava, sed laboranta por si, Ol homo, kiu serĉas honoron, sed al kiu mankas pano.
10Virtulo kompatas la vivon de sia bruto; Sed la koro de malvirtuloj estas kruela.
11Kiu prilaboras sian teron, tiu havos sate da pano; Sed kiu serĉas vantaĵojn, tiu estas malsaĝulo.
12Malvirtulo serĉas subtenon de malnobluloj; Sed la radiko de virtuloj donas forton.
13Per siaj pekaj vortoj kaptiĝas malbonulo; Sed virtulo eliras el mizero.
14Per la fruktoj de sia buŝo homo bone satiĝas; Kaj laŭ la merito de siaj manoj homo ricevas redonon.
15La vojo de malsaĝulo estas ĝusta en liaj okuloj; Sed saĝulo aŭskultas konsilon.
16Malsaĝulo tuj montras sian koleron; Sed saĝulo ignoras ofendon.
17Kiu estas verama, tiu eldiras tion, kio estas ĝusta, Sed falsama atestulo trompon.
18Ofte nepripensita parolo vundas kiel glavo; Sed la lango de saĝuloj sanigas.
19Parolo vera restas fortike por ĉiam; Sed parolo malvera nur por momento.
20Malico estas en la koro de malbonintenculoj; Sed ĉe la pacigantoj estas ĝojo.
21Nenio malbona trafos virtulon; Sed la malvirtuloj havas plene da malbono.
22Abomenaĵo por la Eternulo estas buŝo mensogema; Sed kiuj agas laŭ vero, tiuj plaĉas al Li.