8Piulo estas savata kontraŭ mizero, Kaj malpiulo venas sur lian lokon.
9Per la buŝo de hipokritulo difektiĝas lia proksimulo; Sed per kompreno piuloj saviĝas.
10Kiam al la piuloj estas bone, la urbo ĝojas; Kaj kiam pereas malpiuloj, ĝi estas gaja.
11Per la beno de piuloj urbo altiĝas; Kaj per la buŝo de malpiuloj ĝi ruiniĝas.
12Kiu mokas sian proksimulon, tiu estas malsaĝulo; Sed homo prudenta silentas.
13Kiu iras kun kalumnioj, tiu elperfidas sekreton; Sed kiu havas fidelan spiriton, tiu konservas aferon.
14Ĉe manko de prikonsiliĝo popolo pereas; Sed ĉe multe da konsilantoj estas bonstato.
15Malbonon faras al si tiu, kiu garantias por fremdulo; Sed kiu malamas donadon de mano, tiu estas ekster danĝero.
16Aminda virino akiras honoron, Kaj potenculoj akiras riĉon.
17Bonkora homo donos bonon al sia animo, Kaj kruelulo detruas sian karnon.