Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Sentencoj - Sentencoj 11

Sentencoj 11:13-28

Help us?
Click on verse(s) to share them!
13Kiu iras kun kalumnioj, tiu elperfidas sekreton; Sed kiu havas fidelan spiriton, tiu konservas aferon.
14Ĉe manko de prikonsiliĝo popolo pereas; Sed ĉe multe da konsilantoj estas bonstato.
15Malbonon faras al si tiu, kiu garantias por fremdulo; Sed kiu malamas donadon de mano, tiu estas ekster danĝero.
16Aminda virino akiras honoron, Kaj potenculoj akiras riĉon.
17Bonkora homo donos bonon al sia animo, Kaj kruelulo detruas sian karnon.
18Malvirtulo akiras profiton malveran, Kaj la semanto de virto veran rekompencon.
19Bonfarado kondukas al vivo; Kaj kiu celas malbonon, tiu iras al sia morto.
20Abomenaĵo por la Eternulo estas la malickoruloj; Sed plaĉas al Li tiuj, kiuj iras vojon pian.
21Oni povas esti certa, ke malvirtulo ne restos senpuna; Sed la idaro de virtuloj estos savita.
22Kiel ora ringo sur la nazo de porko, Tiel estas virino bela, sed malbonkonduta.
23La deziro de virtuloj estas nur bono; Sed malvirtuloj povas esperi nur koleron.
24Unu disdonas, kaj riĉiĝas ĉiam pli; Alia tro avaras, kaj tamen nur malriĉiĝas.
25Animo benanta ĝuos bonstaton; Kaj kiu trinkigas, tiu mem havos sufiĉe por trinki.
26Kiu retenas grenon, tiun malbenas la popolo; Sed beno venas sur la kapon de tiu, kiu disdonas.
27Kiu celas bonon, tiu atingos plaĉon; Sed kiu serĉas malbonon, tiun ĝi trafos.
28Kiu fidas sian riĉecon, tiu falos; Sed virtuloj floros kiel juna folio.

Read Sentencoj 11Sentencoj 11
Compare Sentencoj 11:13-28Sentencoj 11:13-28