15Ĉar juĝo revenos al vero, Kaj ĝin sekvos ĉiuj virtkoruloj.
16Kiu helpas min kontraŭ malbonuloj? Kiu staras apud mi kontraŭ malbonaguloj?
17Se la Eternulo ne estus mia helpanto, Mia animo preskaŭ kuŝus jam silenta.
18Kiam mi diris, ke mia piedo ŝanceliĝas, Via boneco, ho Eternulo, min subtenis.
19Kiam mi havas interne multe da maltrankvilaj pensoj, Viaj konsoloj karesas mian animon.
20Ĉu aliĝos al Vi trono de maljusteco, Kiu aranĝas maljustaĵon en la nomo de la leĝo?
21Ili sin armas kontraŭ la animo de virtulo, Kaj sangon senkulpan ili akuzas.
22Sed la Eternulo estos mia rifuĝejo; Kaj mia Dio estos la roko de mia ŝirmo.
23Kaj Li redonos al ili por iliaj malbonagoj, Kaj por ilia malboneco Li ilin ekstermos; Ilin ekstermos la Eternulo, nia Dio.