1Al la ĥorestro. Por kordaj instrumentoj. Psalmo de Asaf. Kanto. Dio estas konata en Judujo; Granda estas Lia nomo en Izrael.
2En Salem estas Lia tendo, Kaj Lia loĝejo sur Cion.
3Tie Li rompis la sagojn de pafarko, Ŝildon, glavon, kaj militon. Sela.
4Vi estas majesta kaj potenca sur la sovaĝbestaj montoj.
5Senarmiĝis la fortkoruloj, endormiĝis; Kaj ĉiuj militistoj restis kvazaŭ sen manoj.