Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Psalmaro - Psalmaro 72

Psalmaro 72:1-15

Help us?
Click on verse(s) to share them!
1Pri Salomono. Ho Dio, Vian juĝon donu al la reĝo Kaj Vian justecon al la reĝido.
2Li juĝu Vian popolon kun vero Kaj Viajn prematojn kun justeco.
3La montoj alportu al la popolo pacon, Ankaŭ la montetoj, per justeco.
4Li juĝu la prematojn en la popolo, Li savu la filojn de senhavulo, Kaj li dispremu la premanton.
5Oni timu Vin tiel longe, kiel ekzistos la suno kaj la luno, De generacioj al generacioj.
6Li malleviĝu, kiel pluvo sur falĉitan herbejon; Kiel gutoj, kiuj malsekigas la teron.
7En liaj tagoj floru virtulo kaj granda paco, Ĝis ne plu ekzistos la luno.
8Li regu de maro ĝis maro Kaj de la Rivero ĝis la finoj de la tero.
9Kliniĝu antaŭ li la dezertanoj, Kaj liaj malamikoj leku polvon.
10La reĝoj de Tarŝiŝ kaj de la insuloj alportu donacojn; La reĝoj de Ŝeba kaj Seba venigu donojn.
11Kliniĝu antaŭ li ĉiuj reĝoj; Ĉiuj popoloj lin servu.
12Ĉar li savos ploregantan malriĉulon Kaj senhelpan mizerulon.
13Li estos favorkora por malriĉulo kaj senhavulo, Kaj li savos la animojn de mizeruloj.
14De malico kaj krimo li savos iliajn animojn; Kaj kara estos ilia sango en liaj okuloj.
15Kaj li vivu, kaj oni donu al li el la oro de Ŝeba; Kaj oni ĉiam preĝu por li, kaj ĉiutage oni lin benu.

Read Psalmaro 72Psalmaro 72
Compare Psalmaro 72:1-15Psalmaro 72:1-15