11Dirante: Dio lin forlasis; Persekutu kaj kaptu lin, ĉar neniu lin savos.
12Ho Dio, ne malproksimiĝu de mi; Ho mia Dio, rapidu, por helpi min.
13Estu hontigitaj kaj malaperu la persekutantoj de mia animo; De honto kaj malhonoro estu kovritaj tiuj, kiuj deziras al mi malbonon.
14Kaj mi ĉiam fidos Kaj ĉiam pligrandigos Vian gloron.
15Mia buŝo rakontos Vian justecon, Ĉiutage Vian helpon, Ĉar mi ne povus ĉion elkalkuli.
16Mi gloros la fortojn de mia Sinjoro, la Eternulo; Mi rakontos nur Vian justecon.