Text copied!
Bibles in Esperanto

Psalmaro 71:11-16 in Esperanto

Help us?

Psalmaro 71:11-16 in Londona Biblio

11 Dirante: Dio lin forlasis; Persekutu kaj kaptu lin, ĉar neniu lin savos.
12 Ho Dio, ne malproksimiĝu de mi; Ho mia Dio, rapidu, por helpi min.
13 Estu hontigitaj kaj malaperu la persekutantoj de mia animo; De honto kaj malhonoro estu kovritaj tiuj, kiuj deziras al mi malbonon.
14 Kaj mi ĉiam fidos Kaj ĉiam pligrandigos Vian gloron.
15 Mia buŝo rakontos Vian justecon, Ĉiutage Vian helpon, Ĉar mi ne povus ĉion elkalkuli.
16 Mi gloros la fortojn de mia Sinjoro, la Eternulo; Mi rakontos nur Vian justecon.
Psalmaro 71 in Londona Biblio