7Kiu kvietigas la bruadon de maroj, la bruadon de iliaj ondoj, Kaj la tumulton de popoloj.
8Kaj ektimos pro Viaj mirakloj la loĝantoj de la limoj; La lokojn de la sunleviĝo kaj sunsubiro Vi ĝojigas.
9Vi memoras pri la tero, Kaj Vi donas al ĝi akvon, kaj Vi forte ĝin riĉigas; La torento de Dio estas plena de akvo; Vi pretigas ĝian panon, ĉar tiel Vi ĝin aranĝis.
10Vi donas trinkon al ĝiaj sulkoj, Vi ebenigas ĝiajn bulojn; Per pluvego Vi ĝin moligas, Vi benas ĝiajn kreskaĵojn.