Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Psalmaro - Psalmaro 61

Psalmaro 61:2-8

Help us?
Click on verse(s) to share them!
2De la fino de la tero mi vokas al Vi en la malĝojo de mia koro: Sur rokon tro altan por mi suprenkonduku min.
3Ĉar Vi estis mia rifuĝejo, Fortika turo kontraŭ malamiko.
4Lasu min loĝi eterne en Via tendo, Havi rifuĝon sub la kovro de Viaj flugiloj. Sela.
5Ĉar Vi, ho Dio, aŭdis miajn promesojn; Vi donis al mi la heredon de tiuj, kiuj timas Vian nomon.
6Aldonu tagojn al la tagoj de la reĝo, Ke liaj jaroj daŭru multajn generaciojn.
7Li restu eterne antaŭ Dio; Boneco kaj vero laŭ Via volo lin gardu.
8Tiel mi prikantos Vian nomon eterne, Plenumante miajn promesojn ĉiutage.

Read Psalmaro 61Psalmaro 61
Compare Psalmaro 61:2-8Psalmaro 61:2-8