7Jen ili parolaĉas per siaj buŝoj; Glavoj estas sur iliaj lipoj; ĉar kiu, ili diras, aŭdas?
8Sed Vi, ho Eternulo, ridos pri ili; Vi mokos ĉiujn popolojn.
9Ho mia forto, al Vi mi min turnas; Ĉar Dio estas mia rifuĝo.
10Mia bona Dio rapidos al mi; Dio vidigos al mi venĝon sur miaj malamikoj.
11Ne mortigu ilin, por ke ne forgesu mia popolo; Disbatu ilin per Via forto kaj faligu ilin, Ho Sinjoro, nia ŝildo.
12La parolo de iliaj lipoj estas peko de iliaj buŝoj; Ili kaptiĝu per sia malhumileco, Ĉar ili parolas nur pri ĵurrompo kaj mensogo.
13Ekstermu ilin en kolerego, ekstermu, ke ili ne plu ekzistu; Kaj ili eksciu, ke Dio regas ĉe Jakob, Ĝis la limoj de la mondo. Sela.
14Ili revenas vespere, bojas kiel hundoj, Kaj iras ĉirkaŭ la urbo.