3Ĉar jen ili embuskas kontraŭ mia animo, Fortuloj kolektiĝas kontraŭ mi, Ne por mia krimo kaj ne por mia peko, ho Eternulo.
4Sen kulpo de mia flanko ili kunkuras kaj armiĝas; Rapidu renkonte al mi, kaj rigardu.
5Vi, ho Eternulo, Dio Cebaot, Dio de Izrael, Vekiĝu, por punviziti ĉiujn popolojn; Ne indulgu ĉiujn krimajn malbonfarantojn. Sela.
6Ili revenas vespere, bojas kiel hundoj, Kaj iras ĉirkaŭ la urbo.