Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Psalmaro - Psalmaro 19

Psalmaro 19:8-13

Help us?
Click on verse(s) to share them!
8La ordonoj de la Eternulo estas justaj, ĝojigas la koron; La ordondiro de la Eternulo estas klara, faras lumon antaŭ la okuloj.
9La timo antaŭ la Eternulo estas pura, restas eterne; La juĝoj de la Eternulo estas veraj, kaj ĉiuj estas justaj.
10Ili estas pli dezirindaj, ol oro kaj ol multe da plej pura oro; Ili estas pli dolĉaj, ol mielo kaj ĉelaraj mielgutoj.
11Ankaŭ Via sklavo instruiĝis per ili; Kiu ilin observas, tiu havas grandan rekompencon.
12Kiu scias siajn erarojn? Purigu min de eraroj kaŝitaj.
13Ankaŭ de intencaj eraroj detenu Vian sklavon, Ke ili ne regu super mi. Tiam mi estos perfekta, kaj pura de granda peko.

Read Psalmaro 19Psalmaro 19
Compare Psalmaro 19:8-13Psalmaro 19:8-13