1Instruo de David, kiam li estis en la kaverno. Preĝo. Per mia voĉo mi krias al la Eternulo, Per mia voĉo mi preĝas al la Eternulo.
2Mi elverŝas antaŭ Li mian peton, Mian suferon mi al Li rakontas.
3Kiam senfortiĝis en mi mia spirito, tiam Vi sciis mian vojon: Sur la vojo, kiun mi iras, ili kaŝis reton por mi.
4Rigardu dekstren kaj vidu: neniu volas min koni; Malaperis rifuĝejo por mi, neniu zorgas pri mia animo.