5Mi esperis al la Eternulo, esperis mia animo, Kaj Lian vorton mi fidis.
6Mia animo atendas mian Sinjoron pli, Ol la gardantoj atendas la matenon, La gardantoj la matenon.
7Izrael fidu la Eternulon; Ĉar ĉe la Eternulo estas favorkoreco Kaj ĉe Li estas granda liberigo.
8Kaj Li liberigos Izraelon De ĉiuj liaj pekoj.