Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Agoj - Agoj 4

Agoj 4:8-21

Help us?
Click on verse(s) to share them!
8Tiam Petro, plenigite de la Sankta Spirito, diris al ili: Regantoj de la popolo kaj pliaĝuloj,
9se ni hodiaŭ estas eldemandataj pri la bonfaro al la senfortulo, per kio li resaniĝis,
10estu sciate al vi ĉiuj kaj al la tuta popolo Izraela, ke en la nomo de Jesuo Kristo, la Nazaretano, kiun vi krucumis, kiun Dio levis el la mortintoj, ĉi tiu staras sana antaŭ vi.
11Tiu estas la ŝtono, kiun vi konstruantoj malŝatis, kaj kiu fariĝis ŝtono bazangula.
12Kaj en neniu alia estas savo; ĉar ne estas sub la ĉielo alia nomo, donita inter homoj, per kiu ni devas esti savitaj.
13Sed kiam ili rimarkis la kuraĝon de Petro kaj Johano, kaj komprenis, ke ili estas malkleruloj kaj nesciuloj, ili miris, kaj rekonis ilin, ke ili estis kun Jesuo.
14Kaj vidante la resanigiton starantan apud tiuj, ili ne havis, kion kontraŭdiri.
15Sed ordoninte ilin foriri el la sinedrio, ili interkonsiliĝis,
16dirante: Kion ni devas fari al ĉi tiuj homoj? ĉar estas videble por ĉiuj loĝantoj en Jerusalem, ke rimarkinda signo fariĝis per ili, kaj nei ĝin ni ne povas.
17Sed por ke ĝi ne plu disvastiĝu inter la popolo, ni minacu ilin, ke ili de nun ne parolu al iu ajn en ĉi tiu nomo.
18Kaj ili vokis ilin, kaj ordonis al ili tute ne paroli nek instrui en la nomo de Jesuo.
19Sed Petro kaj Johano responde diris al ili: Ĉu estas juste antaŭ Dio aŭskulti vin prefere ol Dion, vi juĝu;
20ĉar ni ne povas ne paroli pri tio, kion ni vidis kaj aŭdis.
21Kaj ili, denove minacinte, liberigis ilin, trovinte nenion, pro kio ili povus ilin puni, pro la popolo; ĉar ĉiuj gloris Dion pro la faritaĵo.

Read Agoj 4Agoj 4
Compare Agoj 4:8-21Agoj 4:8-21