1Kaj Agripo diris al Paŭlo: Estas permesate al vi paroli por vi mem. Tiam Paŭlo, etendinte sian manon, responde pledis:
2Mi min trovas feliĉa, reĝo Agripo, ke mi respondos antaŭ vi hodiaŭ rilate ĉion, pri kio mi estas akuzita de la Judoj;
3precipe ĉar vi estas klera pri ĉiuj moroj kaj demandoj, kiuj ekzistas ĉe la Judoj; tial mi petegas vin aŭskulti min pacience.
4Mian vivmanieron de post mia juneco, kiu estis de la komenco en mia nacio, en Jerusalem, ĉiuj Judoj scias,
5konante min jam longe, kaj sciante (se ili volus atesti), ke laŭ la plej severa sekto de nia religio mi vivis Fariseo.
6Kaj nun mi staras ĉi tie juĝota pro la espero de la promeso farita de Dio al niaj patroj,
7al kiu promeso niaj dek du triboj, fervore servante Dion nokte kaj tage, esperas atingi. Kaj pri tiu espero mi estas akuzita de la Judoj, ho reĝo!
8Kial oni ĉe vi opinias nekredinde, ke Dio levos la mortintojn?
9Mi mem ja pensis en mi, ke mi devas fari multajn agojn kontraŭ la nomo de Jesuo, la Nazaretano.
10Kaj tion mi ankaŭ faris en Jerusalem; kaj multajn el la sanktuloj en karcerojn mi enŝlosis, ricevinte de la ĉefpastroj la aŭtoritaton, kaj ĉe ilia mortigado mi ilin per voĉdono kondamnis.
11Kaj punante ilin tre ofte en ĉiuj sinagogoj, mi penis devigi ilin blasfemi; kaj forte furiozante kontraŭ ili, mi persekutis ilin eĉ ĝis fremdaj urboj.
12Por tiaj celoj vojaĝante al Damasko kun aŭtoritato kaj komisio de la ĉefpastroj,
13mi vidis tagmeze, ho reĝo, sur la vojo lumon el la ĉielo, superantan la helecon de la suno, brilantan ĉirkaŭ mi kaj miaj kunvojaĝantoj.
14Kaj kiam ni ĉiuj falis sur la teron, mi aŭdis voĉon, dirantan al mi en la Hebrea lingvo: Saŭlo, Saŭlo, kial vi min persekutas? estas malfacile por vi piedbati kontraŭ la pikiloj.
15Kaj mi diris: Kiu vi estas, Sinjoro? Kaj la Sinjoro diris: Mi estas Jesuo, kiun vi persekutas.
16Sed leviĝu, kaj stariĝu sur viaj piedoj; ĉar por tio mi aperis al vi, por difini vin kiel servanton al mi kaj atestanton pri la cirkonstancoj, en kiuj vi jam vidis min, kaj ankaŭ en kiuj mi poste aperos al vi;
17liberigante vin de la popolo kaj de la nacianoj, al kiuj mi vin sendas,
18por malfermi iliajn okulojn, ke ili sin turnu de mallumo al lumo, kaj de la aŭtoritato de Satano al Dio, por ke ili ricevu pardonon de pekoj, kaj heredaĵon inter tiuj, kiuj sanktiĝis per fido al mi.
19Tial, ho reĝo Agripo, mi ne iĝis malobeema al la ĉiela vizio;
20sed proklamis unue al la Damaskanoj, kaj en Jerusalem, kaj tra la tuta regiono de Judujo, kaj ankaŭ al la nacianoj, ke ili pentu kaj sin turnu al Dio, farante farojn indajn je pento.
21Pro ĉi tio la Judoj kaptis min en la templo kaj celis mortigi min.
22Ricevinte do la helpon, kiu estas de Dio, mi staras ĝis la nuna tago, atestante al malgranduloj kaj granduloj, dirante nenion krom tio, kion la profetoj kaj Moseo anoncis kiel venontan:
23ke la Kristo devas suferi, kaj ke li unua per la revivigado de mortintoj proklamos lumon al la popolo kaj al la nacianoj.
24Kaj dum li tiel pledis, Festo diris per laŭta voĉo: Paŭlo, vi frenezas; multe da studado vin frenezigas.
25Sed Paŭlo diris: Mi ne frenezas, plej nobla Festo, sed mi malkaŝe parolas vortojn de vero kaj prudento.
26Ĉar tiujn aferojn tre bone scias la reĝo, al kiu mi parolas maltime; ĉar mi konvinkiĝis, ke nenio el ĉi tio estas kaŝita for de li, ĉar ĉi tio ne estas farita en angulo.
27Reĝo Agripo, ĉu vi kredas la profetojn? mi ja scias, ke vi kredas.
28Kaj Agripo diris al Paŭlo: En mallonga tempo vi konvinkos min fariĝi Kristano.
29Kaj Paŭlo diris: Mi volus preĝi al Dio, ke, ĉu en mallonga aŭ en longa, ne nur vi, sed ankaŭ ĉiuj, kiuj aŭskultas min hodiaŭ, fariĝu tiaj, kia mi estas, krom ĉi tiuj katenoj.
30Kaj stariĝis la reĝo kaj la provincestro kaj Bernike kaj la kunsidantoj;
31kaj apartiĝinte, ili parolis inter si, dirante: Tiu viro faris nenion meritantan morton aŭ katenojn.
32Kaj Agripo diris al Festo: Tiu viro povus esti tuj liberigita, se li ne apelacius al Cezaro.