Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Psalmaro - Psalmaro 9

Psalmaro 9:1-13

Help us?
Click on verse(s) to share them!
1Al la ĥorestro. Por mut-labeno. Psalmo de David. Mi gloros Vin, ho Eternulo, per mia tuta koro; Mi rakontos ĉiujn Viajn mirindaĵojn.
2Mi ĝojos kaj triumfos pro Vi; Mi kantos Vian nomon, ho Vi Plejalta.
3Ĉar miaj malamikoj turniĝas malantaŭen, Ili falas kaj pereas antaŭ Vi.
4Ĉar Vi faris por mi juĝon kaj plenumon de leĝo; Vi sidiĝis sur la trono, Vi justa juĝanto.
5Vi indignis kontraŭ la popoloj, Vi pereigis malpiulojn, Ilian nomon Vi ekstermis por ĉiam kaj eterne.
6La malamikoj malaperis, ruiniĝis por ĉiam; Iliajn urbojn Vi renversis, La memoro pri ili pereis kune kun ili.
7Sed la Eternulo restas eterne, Li pretigis Sian tronon por juĝo.
8Kaj Li juĝos la mondon kun justeco, Li plenumos leĝojn inter la popoloj kun senpartieco.
9Kaj la Eternulo estos rifuĝo por la premato, Rifuĝo en la tempo de mizero.
10Kaj esperos al Vi tiuj, kiuj konas Vian nomon, Ĉar Vi ne forlasas tiujn, kiuj serĉas Vin, ho Eternulo.
11Kantu al la Eternulo, kiu loĝas sur Cion, Rakontu inter la popoloj Liajn farojn.
12Ĉar venĝante por la sango, Li memoras pri ili, Li ne forgesas la krion de malfeliĉuloj.
13Estu favora al mi, ho Eternulo; Vidu, kion mi suferas de miaj malamikoj, Vi, kiu suprenlevas min el la pordegoj de la morto,

Read Psalmaro 9Psalmaro 9
Compare Psalmaro 9:1-13Psalmaro 9:1-13