6La ĉielo rakontas Lian veron, Kaj ĉiuj popoloj vidas Lian gloron.
7Hontiĝu ĉiuj, kiuj servas al idoloj, Kiuj laŭdas sin pro diaĉoj. Kliniĝu antaŭ Li ĉiuj dioj.
8Aŭdis kaj ekĝojis Cion, Kaj ektriumfis la filinoj de Jehuda Pro Viaj juĝoj, ho Eternulo.
9Ĉar Vi, ho Eternulo, estas Plejalta super la tuta tero, Vi tre alte leviĝis super ĉiuj dioj.
10Amantoj de la Eternulo, malamu malbonon. Li gardas la animojn de Siaj fideluloj; Li savos ilin de la mano de malvirtuloj.
11Lumo verŝiĝas sur virtulon, Kaj ĝojo sur purkorulojn.