3Vi venigas homon al polvo; Kaj Vi diras: Revenu, homidoj.
4Ĉar mil jaroj estas en Viaj okuloj Kiel la hieraŭa tago, kiu pasis, Kaj kiel nokta gardoparto.
5Vi forfluigas ilin torente, ili estas kiel sonĝo; Matene ili renoviĝas kiel herbo:
6Matene ĝi floras kaj ĝermas, Vespere ĝi dehakiĝas kaj sekiĝas.
7Jes, ni pereas de Via kolero, Kaj de Via kolerego ni neniiĝas.