Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Psalmaro - Psalmaro 90

Psalmaro 90:1-6

Help us?
Click on verse(s) to share them!
1Preĝo de Moseo, homo de Dio. Mia Sinjoro, Vi estis por ni loĝejo De generacio al generacio.
2Antaŭ ol la montoj naskiĝis Kaj Vi kreis la teron kaj la mondon, Kaj de eterne ĝis eterne, Vi estas Dio.
3Vi venigas homon al polvo; Kaj Vi diras: Revenu, homidoj.
4Ĉar mil jaroj estas en Viaj okuloj Kiel la hieraŭa tago, kiu pasis, Kaj kiel nokta gardoparto.
5Vi forfluigas ilin torente, ili estas kiel sonĝo; Matene ili renoviĝas kiel herbo:
6Matene ĝi floras kaj ĝermas, Vespere ĝi dehakiĝas kaj sekiĝas.

Read Psalmaro 90Psalmaro 90
Compare Psalmaro 90:1-6Psalmaro 90:1-6