30Se liaj filoj forlasos Mian instruon Kaj ne iros laŭ Miaj leĝoj;
31Se Miajn decidojn ili malplenumos Kaj Miajn ordonojn ili ne observos:
32Tiam Mi per bastono punos ilian pekon Kaj per batoj ilian krimon;
33Sed Mian favoron Mi ne forprenos de li, Kaj Mian fidelecon Mi ne perfidos;
34Mi ne malplenumos Mian interligon, Kaj tion, kio eliris el Mia buŝo, Mi ne ŝanĝos.
35Unu aferon Mi ĵuris per Mia sankteco: Mi ne perfidos al David;
36Lia semo estos eterna, Kaj lia trono estos kiel la suno antaŭ Mi.
37Kiel la luno, ĝi staros eterne, Kaj kiel la atestulo en la ĉielo ĝi estos fidinda. Sela.
38Sed nun Vi forpuŝis kaj malestimis, Vi koleris Vian sanktoleiton.
39Vi disigis la interligon kun Via sklavo, Ĵetis sur la teron lian kronon.
40Vi detruis ĉiujn liajn barilojn, Ruinigis liajn fortikaĵojn.
41Prirabas lin ĉiuj pasantoj; Li fariĝis mokataĵo por siaj najbaroj.
42Vi altigis la dekstran manon de liaj malamikoj, Vi ĝojigis ĉiujn liajn kontraŭulojn.
43Vi returnis la tranĉon de lia glavo, Kaj ne subtenis lin en la milito.
44Vi forigis lian brilon, Kaj lian tronon Vi ĵetis sur la teron.
45Vi mallongigis la tagojn de lia juneco, Vi kovris lin per honto. Sela.
46Ĝis kiam, ho Eternulo, Vi kaŝos Vin senĉese Kaj Via kolerego brulos kiel fajro?
47Ho, rememoru, kia estas la daŭro de mia vivo, Por kia vantaĵo Vi kreis ĉiujn homidojn.
48Kiu homo vivas kaj neniam vidos morton, Savos sian animon de la mano de Ŝeol? Sela.
49Kie estas Viaj antaŭaj favorfaroj, mia Sinjoro, Pri kiuj Vi ĵuris al David per Via fideleco?
50Rememoru, mia Sinjoro, la malhonoron de Viaj sklavoj, Kiun mi portas en mia brusto de ĉiuj multaj popoloj,
51Kaj per kiu malhonoras Viaj malamikoj, ho Eternulo, Per kiu ili malhonoras la paŝosignojn de Via sanktoleito.
52Glorata estu la Eternulo eterne. Amen, kaj Amen!