Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Psalmaro - Psalmaro 89

Psalmaro 89:1-7

Help us?
Click on verse(s) to share them!
1Instruo de Etan, la Ezraĥido. La favorfarojn de la Eternulo mi kantos eterne; De generacio al generacio mi sciigos Vian fidelecon per mia buŝo.
2Ĉar mi diris: Por eterne estas fundamentita la boneco, En la ĉielo estas fortikigita Via fideleco.
3Mi faris interligon kun Mia elektito. Mi ĵuris al David, Mia sklavo:
4Por eterne Mi fortikigos vian semon, Kaj Mi konstruis vian tronon por ĉiuj generacioj. Sela.
5Kaj la ĉielo gloras Viajn miraklojn, ho Eternulo, Kaj Vian fidelecon en la anaro de la sanktuloj.
6Ĉar kiu en la ĉielo estas egala al la Eternulo? Kiu estas simila al la Eternulo inter la potenculoj?
7Dio estas potenca en la anaro de la sanktuloj, Kaj timinda por ĉiuj, kiuj Lin ĉirkaŭas.

Read Psalmaro 89Psalmaro 89
Compare Psalmaro 89:1-7Psalmaro 89:1-7