Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Psalmaro - Psalmaro 86

Psalmaro 86:1-10

Help us?
Click on verse(s) to share them!
1Preĝo de David. Klinu, ho Eternulo, Vian orelon, aŭskultu min; Ĉar mi estas mizera kaj malriĉa.
2Konservu mian animon, ĉar mi estas fidela; Ho Vi, mia Dio, helpu Vian sklavon, kiu fidas Vin.
3Korfavoru min, ho mia Sinjoro, Ĉar mi vokas al Vi la tutan tagon.
4Ĝojigu la animon de Via sklavo, Ĉar al Vi, ho mia Sinjoro, mi levas mian animon.
5Ĉar Vi, mia Sinjoro, estas bona kaj pardonema Kaj tre favora por ĉiuj, kiuj Vin vokas.
6Aŭskultu, ho Eternulo, mian preĝon, Kaj atentu la voĉon de mia petego.
7En tago de mia sufero mi Vin vokas, Por ke Vi aŭskultu min.
8Ne ekzistas simila al Vi inter la dioj, ho mia Sinjoro, Kaj ne ekzistas faroj kiel Viaj.
9Ĉiuj popoloj, kiujn Vi kreis, venos kaj kliniĝos antaŭ Via vizaĝo, ho mia Sinjoro, Kaj honoros Vian nomon.
10Ĉar Vi estas granda kaj Vi faras miraklojn; Vi sola estas Dio.

Read Psalmaro 86Psalmaro 86
Compare Psalmaro 86:1-10Psalmaro 86:1-10