13Ho mia Dio, similigu ilin al turniĝanta polvo, Al pajlrestaĵo antaŭ vento.
14Kiel fajro bruligas arbaron, Kaj kiel flamo bruldezertigas montojn,
15Tiel pelu ilin per Via ventego, Kaj per Via fulmotondro ilin timigu.
16Plenigu ilian vizaĝon per malhonoro, Por ke ili turniĝu al Via nomo, ho Eternulo.
17Ili estu hontigitaj kaj timigitaj por ĉiam, Ili malhonoriĝu kaj pereu.