Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Psalmaro - Psalmaro 81

Psalmaro 81:1-8

Help us?
Click on verse(s) to share them!
1Al la ĥorestro. Por la gitito. De Asaf. Laŭte kantu al Dio, nia forto; Ĝoje kriu al la Dio de Jakob.
2Sonigu kanton, donu tamburinon, Ĉarman harpon, kaj psalteron.
3Muziku per korno en novmonato, Je la plenluno, en la tago de nia festo.
4Ĉar ĝi estas leĝo por Izrael Kaj ordono de la Dio de Jakob.
5Li aranĝis ĝin kiel ateston por Jozef, Kiam Li eliris kontraŭ la landon Egiptan. Lingvon, kiun mi ne konas, mi aŭdis:
6Mi liberigis lian dorson de ŝarĝo, Liaj manoj liberiĝis de korboj.
7En la mizero vi vokis, kaj Mi vin helpis; Mi respondis al vi en mistera loko de tondro; Mi esploris vin ĉe la akvo de Malpaco. Sela.
8Aŭdu, ho Mia popolo, Mi atestos al vi; Ho Izrael, se vi Min aŭskultus!

Read Psalmaro 81Psalmaro 81
Compare Psalmaro 81:1-8Psalmaro 81:1-8