8Vinberbranĉon el Egiptujo Vi elportis, Vi forpelis popolojn kaj ĝin plantis;
9Vi purigis lokon por ĝi; Kaj ĝi profundigis siajn radikojn kaj plenigis la tutan landon;
10Montojn kovris ĝia ombro, Kaj ĝiaj branĉoj fariĝis kiel cedroj de Dio.
11Ĝi etendis siajn branĉojn ĝis la maro Kaj siajn branĉetojn ĝis la Rivero.
12Kial Vi detruis ĝiajn barilojn, Ke ĉiuj pasantoj ĝin ŝiras?
13Subfosas ĝin arbara apro, Kaj kampa besto ĝin mordas.
14Ho Dio Cebaot, returniĝu; Rigardu el la ĉielo kaj vidu, kaj rememoru tiun vinbertrunkon,
15Kaj ŝirmu tion, kion plantis Via dekstra mano, Kaj la kreskaĵidon, kiun Vi fortikigis por Vi.
16Ĝi estas bruligita de fajro, krevinta; De Via minaca vizaĝo ili pereis.