14Ho Dio Cebaot, returniĝu; Rigardu el la ĉielo kaj vidu, kaj rememoru tiun vinbertrunkon,
15Kaj ŝirmu tion, kion plantis Via dekstra mano, Kaj la kreskaĵidon, kiun Vi fortikigis por Vi.
16Ĝi estas bruligita de fajro, krevinta; De Via minaca vizaĝo ili pereis.
17Via brako estu super la viro de Via dekstra mano, Super la homido, kiun Vi fortikigis por Vi.
18Kaj ni ne foriros de Vi; Vivigu nin, kaj ni vokos Vian nomon.
19Ho Eternulo, Dio Cebaot! revenigu nin, lumigu Vian vizaĝon, Por ke ni estu savitaj.