Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Psalmaro - Psalmaro 80

Psalmaro 80:10-18

Help us?
Click on verse(s) to share them!
10Montojn kovris ĝia ombro, Kaj ĝiaj branĉoj fariĝis kiel cedroj de Dio.
11Ĝi etendis siajn branĉojn ĝis la maro Kaj siajn branĉetojn ĝis la Rivero.
12Kial Vi detruis ĝiajn barilojn, Ke ĉiuj pasantoj ĝin ŝiras?
13Subfosas ĝin arbara apro, Kaj kampa besto ĝin mordas.
14Ho Dio Cebaot, returniĝu; Rigardu el la ĉielo kaj vidu, kaj rememoru tiun vinbertrunkon,
15Kaj ŝirmu tion, kion plantis Via dekstra mano, Kaj la kreskaĵidon, kiun Vi fortikigis por Vi.
16Ĝi estas bruligita de fajro, krevinta; De Via minaca vizaĝo ili pereis.
17Via brako estu super la viro de Via dekstra mano, Super la homido, kiun Vi fortikigis por Vi.
18Kaj ni ne foriros de Vi; Vivigu nin, kaj ni vokos Vian nomon.

Read Psalmaro 80Psalmaro 80
Compare Psalmaro 80:10-18Psalmaro 80:10-18