Text copied!
Bibles in Esperanto

Psalmaro 80:10-18 in Esperanto

Help us?

Psalmaro 80:10-18 in Londona Biblio

10 Montojn kovris ĝia ombro, Kaj ĝiaj branĉoj fariĝis kiel cedroj de Dio.
11 Ĝi etendis siajn branĉojn ĝis la maro Kaj siajn branĉetojn ĝis la Rivero.
12 Kial Vi detruis ĝiajn barilojn, Ke ĉiuj pasantoj ĝin ŝiras?
13 Subfosas ĝin arbara apro, Kaj kampa besto ĝin mordas.
14 Ho Dio Cebaot, returniĝu; Rigardu el la ĉielo kaj vidu, kaj rememoru tiun vinbertrunkon,
15 Kaj ŝirmu tion, kion plantis Via dekstra mano, Kaj la kreskaĵidon, kiun Vi fortikigis por Vi.
16 Ĝi estas bruligita de fajro, krevinta; De Via minaca vizaĝo ili pereis.
17 Via brako estu super la viro de Via dekstra mano, Super la homido, kiun Vi fortikigis por Vi.
18 Kaj ni ne foriros de Vi; Vivigu nin, kaj ni vokos Vian nomon.
Psalmaro 80 in Londona Biblio