4Li juĝu la prematojn en la popolo, Li savu la filojn de senhavulo, Kaj li dispremu la premanton.
5Oni timu Vin tiel longe, kiel ekzistos la suno kaj la luno, De generacioj al generacioj.
6Li malleviĝu, kiel pluvo sur falĉitan herbejon; Kiel gutoj, kiuj malsekigas la teron.
7En liaj tagoj floru virtulo kaj granda paco, Ĝis ne plu ekzistos la luno.
8Li regu de maro ĝis maro Kaj de la Rivero ĝis la finoj de la tero.
9Kliniĝu antaŭ li la dezertanoj, Kaj liaj malamikoj leku polvon.
10La reĝoj de Tarŝiŝ kaj de la insuloj alportu donacojn; La reĝoj de Ŝeba kaj Seba venigu donojn.