16Aŭskultu min, ho Eternulo, ĉar bona estas Via favorkoreco; Laŭ Via kompatemeco turnu Vin al mi.
17Kaj ne kaŝu antaŭ Via sklavo Vian vizaĝon, ĉar mi suferas; Rapidu, aŭskultu min.
18Alproksimiĝu al mia animo, savu ĝin; Spite miajn malamikojn liberigu min.
19Vi scias mian malhonoron kaj mian honton kaj mian mokatecon; Antaŭ Vi estas ĉiuj miaj premantoj.
20Honto rompis mian koron, kaj mi senfortiĝis; Mi atendis kompatantojn, sed ili forestis; Konsolantojn, sed mi ne trovis.
21Kaj ili donis al mi por manĝo galon, Kaj en mia soifo ili trinkigis al mi vinagron.
22Ilia tablo antaŭ ili fariĝu reto, Kaj ilia prospero fariĝu kaptilo.