Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Psalmaro - Psalmaro 68

Psalmaro 68:1-5

Help us?
Click on verse(s) to share them!
1Al la ĥorestro. De David. Psalmo-kanto. Leviĝu Dio, disĵetiĝu Liaj malamikoj, Kaj forkuru Liaj malamantoj for de Li.
2Kiel dispeliĝas fumo, tiel Vi ilin dispelu; Kiel vakso fandiĝas de fajro, tiel pereu la malvirtuloj antaŭ Dio.
3Sed la virtuloj ĝojos, gajos antaŭ Dio, Kaj triumfos ĝojege.
4Kantu al Dio, muziku al Lia nomo, Gloru la veturantan sur la nuboj; Lia nomo estas JAH; ĝoju antaŭ Li.
5Patro de la orfoj kaj juĝanto de la vidvinoj Estas Dio en Sia sankta loĝejo.

Read Psalmaro 68Psalmaro 68
Compare Psalmaro 68:1-5Psalmaro 68:1-5