1Al la ĥorestro. Por kordaj instrumentoj. Psalmo-kanto. Dio nin korfavoru kaj benu; Li aperigu al ni Sian luman vizaĝon. Sela.
2Oni ekkonu sur la tero Vian vojon, En ĉiuj popoloj Vian savon.
3Danku Vin popoloj, ho Dio, Danku Vin ĉiuj popoloj.
4Ĝoju kaj kantu gentoj, Ĉar Vi juĝas popolojn juste, Kaj gentojn sur la tero Vi regas. Sela.