7Li regas per Sia potenco eterne; Liaj okuloj rigardas la popolojn; La ribelantoj ne leviĝu. Sela.
8Laŭdu, ho popoloj, nian Dion, Kaj laŭte aŭdigu Lian gloron.
9Li donis vivon al nia animo, Kaj ne lasis falŝanceliĝi nian piedon.
10Ĉar Vi esploris nin, ho Dio; Vi refandis nin, kiel oni refandas arĝenton.
11Vi enirigis nin en kaptilon, Vi metis ŝarĝon sur niajn lumbojn;