6Ili elpensas krimojn, kaŝas ilin tre zorge interne en si, En la profundeco de la koro.
7Sed Dio pafos kontraŭ ilin; Per sago subita ili estos frapitaj.
8Kaj ili falos per sia propra lango; Ĉiuj, kiuj ilin vidos, balancos la kapon.
9Kaj ektimos ĉiuj homoj, Kaj ili rakontos la agon de Dio Kaj komprenos Liajn farojn.