2Vi ekskuis la teron kaj fendis ĝin; Resanigu ĝiajn vundojn, ĉar ĝi ŝanceliĝas.
3Vi sentigis al Via popolo pezan sorton; Vi trinkigis al ni vinon senkonsciigan.
4Sed Vi donis standardon al tiuj, kiuj Vin timas, Por ke ili ĝin levu pro la vero. Sela.
5Por ke liberiĝu Viaj amatoj, Helpu per Via dekstra mano, kaj aŭskultu min.