7Por ilia malbonago repagu al ili, En kolero faligu la popolojn, ho Dio!
8Mian vagadon Vi kalkulis; Metu miajn larmojn en Vian felsakon, Ili estas ja en Via libro.
9Tiam miaj malamikoj returniĝos malantaŭen en la tago, kiam mi vokos; Tion mi scias, ke Dio estas kun mi.
10Mi gloros vorton de Dio; Mi gloros vorton de la Eternulo.
11Dion mi fidas, mi ne timas: Kion faros al mi homo?