Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Psalmaro - Psalmaro 56

Psalmaro 56:4-11

Help us?
Click on verse(s) to share them!
4Dion, kies vorton mi gloras, Tiun Dion mi fidas; mi ne timas: Kion karno faros al mi?
5Dum la tuta tago ili atakas miajn vortojn; Ĉiuj iliaj pensoj pri mi estas por malbono.
6Ili kolektiĝas, embuskas, observas miajn paŝojn, Penante kapti mian animon.
7Por ilia malbonago repagu al ili, En kolero faligu la popolojn, ho Dio!
8Mian vagadon Vi kalkulis; Metu miajn larmojn en Vian felsakon, Ili estas ja en Via libro.
9Tiam miaj malamikoj returniĝos malantaŭen en la tago, kiam mi vokos; Tion mi scias, ke Dio estas kun mi.
10Mi gloros vorton de Dio; Mi gloros vorton de la Eternulo.
11Dion mi fidas, mi ne timas: Kion faros al mi homo?

Read Psalmaro 56Psalmaro 56
Compare Psalmaro 56:4-11Psalmaro 56:4-11