Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Psalmaro - Psalmaro 52

Psalmaro 52:2-7

Help us?
Click on verse(s) to share them!
2Pereon intencas via lango, Kiel akrigita razilo ĝi tranĉas malicon.
3Vi pli amas malbonon, ol bonon; Pli mensogi, ol diri veron. Sela.
4Vi amas ĉian parolon pereigan, Parolon malican.
5Tial Dio pereigos vin por ĉiam, Elŝiros vin el via tendo, Kaj elĵetos vin el la lando de la vivantoj. Sela.
6Kaj virtuloj vidos kaj ektimos, Kaj pri li ili ridos, dirante:
7Jen estas la viro, kiu ne en Dio vidis sian forton, Sed fidis sian grandan riĉecon, Sentis sin forta per sia malbonpovado.

Read Psalmaro 52Psalmaro 52
Compare Psalmaro 52:2-7Psalmaro 52:2-7