14Kiel ŝafoj ili estos metataj en Ŝeolon; La morto ilin paŝtos; Kaj matene virtuloj ilin ekposedos, Kaj ilia bildo pereos en Ŝeol, perdinte loĝejon.
15Sed Dio liberigos mian animon el la mano de Ŝeol, Ĉar Li prenos min. Sela.
16Ne timu, kiam homo riĉiĝas, Kiam grandiĝas la gloro de lia domo.
17Ĉar mortante li nenion prenos; Ne iros post li malsupren lia honoro.