4Li elektas por ni nian heredon, La majeston de Jakob, kiun Li amas. Sela.
5Dio supreniras ĉe sonoj de ĝojo, La Eternulo ĉe trumpetado.
6Kantu al Dio, kantu! Kantu al nia Reĝo, kantu!
7Ĉar Dio estas la Reĝo de la tuta tero: Kantu edifan kanton!
8Dio reĝas super la popoloj; Dio sidas sur Sia sankta trono.
9La princoj de la popoloj kolektiĝis, La popolo de la Dio de Abraham; Ĉar al Dio apartenas la ŝildoj de la tero; Li estas tre alta.