Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Psalmaro - Psalmaro 44

Psalmaro 44:15-26

Help us?
Click on verse(s) to share them!
15Ĉiutage mia malhonoro estas antaŭ mi, Kaj honto kovras mian vizaĝon,
16Pro la voĉo de mokanto kaj insultanto, Antaŭ la vizaĝo de malamiko kaj venĝanto.
17Ĉio tio trafis nin, sed ni Vin ne forgesis, Kaj ni ne perfidiĝis al Via interligo.
18Ne retiriĝis nia koro, Kaj niaj paŝoj ne deflankiĝis de Via vojo.
19Kiam Vi batis nin sur loko de ŝakaloj Kaj kovris nin per ombro de morto,
20Tiam se ni forgesus la nomon de nia Dio Kaj ni etendus niajn manojn al fremda dio:
21Ĉu Dio tion ne trovus? Li ja scias la sekretojn de la koro.
22Pro Vi ni ja estas mortigataj ĉiutage; Oni rigardas nin kiel ŝafojn por buĉo.
23Leviĝu, kial Vi dormas, mia Sinjoro? Vekiĝu, ne forpuŝu por ĉiam.
24Kial Vi kaŝas Vian vizaĝon, Forgesas nian mizeron kaj nian suferon?
25Nia animo estas ja ĵetita en la polvon; Nia korpo kliniĝis al la tero.
26Leviĝu; helpu kaj savu nin pro Via boneco.

Read Psalmaro 44Psalmaro 44
Compare Psalmaro 44:15-26Psalmaro 44:15-26