2Multaj diradas pri mia animo: Ne ekzistas por li savo de Dio. Sela.
3Sed Vi, ho Eternulo, estas ŝildo por mi, Mia honoro kaj levanto de mia kapo.
4Per mia voĉo mi vokas al la Eternulo, Kaj Li respondas al mi de Sia sankta monto. Sela.
5Mi kuŝiĝas kaj endormiĝas, Kaj mi vekiĝas, ĉar la Eternulo min subtenas.
6Mi ne timas miriadojn da kontraŭuloj, Kiuj estas ĉirkaŭ mi.